Kiel skribi Esperanton per la kirila skribo: legu cxi tie en HTML, aux cxi tie kiel simpla teksto (en UTF-8 kodo), aux elsxutu cxi tie (gzipped postscript), aux vidu cxi tie kiel PNG bildo.


Esperanta klavaro por XFree86 (xkb). Cxi tia esperanta klavaro por X11 uzas du xkb-grupojn. Oni sxaltas inter ili rapide ekz. per ambaux Shift-oj (-option 'grp:shift_toggle').

Unue, vi bezonas propran lokajxaron (aux ISO-8859-3 aux UTF-8).
Elsxutu cxi tian dosieron, kopiu gxin en /etc/X11/xkb/symbols/, kaj aktivigu kun la komando:
setxkbmap eo -option 'grp:shift_toggle'

En unua grupo, klavararangxo estas normala usona ascii (oni povas sxangxi tion, sed modifita versio de xkb-utilajxoj estas bezonata).
Uzu AlgGr+qwy[]x por esperantaj literoj (por neofta uzo), AltGr+Shift+qwyx[] por majusklaj literoj, aux Compose-klavo (estas la Fenestra-menu-klavo) metodon.
Ankaux AltGr+e por € (EURO) :-)
Ankaux AltGr+jcshu por alternativa vojo por akiri la esperantajn literojn.

En dua grupo, la arangxo estas inversa:
Uzu qwyx[] por esperantaj literoj, AltGr kun qwyx[] por ASCII literoj qwyx[], AltGr+Shift kun qwyx[] por QWYX{}, AltGr+e por € (EURO).
AltGr+jcshu kiel alternativon